Helpo & Subteno por KDE-programoj
Ĉi tiu paĝo listigas diversajn manierojn ekhavi helpon kaj subtenon kiam vi uzas KDE-programojn.
Dokumentado
Ĉi rimedoj povas helpi vin ekscii kiel ĉerpi la plej el KDE-programoj.
Ĝenerala Informo
Ĝeneralajn informojn pri KDE-aplikaĵoj kaj produktoj el uzantperspektivo povas esti trovataj tie ĉi:
Lerni pliPor Uzantoj
KDE-apps inkluzivas sian propran oficialan dokumentaron, havebla senrete. Vi povas aliri ĝin uzante la "[aplikonomo] Manlibro" menueron en KDE-apps, aŭ premante la F1-butonon. Vi ankaŭ povas trovi ĝin enrete jen:
Lerni pliPor Sistemadministrantoj
Sistemadministrantoj kiuj disdonas KDE-programaron en sia organizo povas trovi rilatajn informojn tie ĉi:
Lerni pliKomunuma Subteno
Ĉi tiuj rimedoj povas helpi se vi spertas problemon kun KDE-programaro. Se vi aĉetis produkton rulanta KDE-programaron, unue kontaktu la kompanion kiu vendis la produkton, ĉar ili eble ofertas garantion kaj profesian subtenon. Alie, legu plu por lerni kiel ekhavi subtenon de la KDE-komunumo. Memoru, ke tia subteno estas provizita sen garantio, de pasiaj volontuloj. Bonvolu esti afabla kaj tralegi konsiletojn pri demandado por lerni kiel demandi por helpo en maniero kiu maksimumigas la ŝancojn de pozitiva rezulto.
Diskuta Forumo
Por ĝeneralaj demandoj pri KDE, aŭ por ricevi helpon pri problemo se vi ne certas ĉu ĝi eble estas cimo en la programaro, unue demandu ĉi tie:
Lerni pliBabilaj Kanaloj
Realtempa subteno ankaŭ disponeblas en la Matrico-ĉambroj de KDE. Vi povas vidi la liston de ĉambroj jene.
Lerni pliKDE en ia lando
Land-specifaj retejoj enhavantaj informojn pri KDE-programaro en lingvo krom la angla troveblas ĉi tie:
Lerni pliAtentindaĵoj pri Konto
Se vi havas problemon ensaluti en unu el viaj KDE-kontoj aŭ krei novan, sendu sysadmin-bileton pri ĝi. Se vi ne povas ensaluti la konton necesan por vidi tiun paĝon, sendu retpoŝton al la sistemestroj de KDE.
Sekurecproblemoj kaj cimraportoj
Ĉi tiuj rimedoj povas helpi vin raporti problemojn kaj difektojn en KDE-programoj.
Sekurecaj Atentindaĵoj
Se vi kredas, ke vi malkovris sekurecan problemon en KDE-programaro, raportu ĝin ĉi tie. Vi ankaŭ povas trovi ĝisdatigitan liston de sekurecaj konsiloj pri kiuj konscii.
Lerni pliProgramaj Cimoj
Se vi kredas, ke vi malkovris cimon en KDE-programaro, raportu ĝin ĉi tie. Se vi ne certas, ke la afero estas fakte cimo (eble ĝi povus esti loka meto aŭ agorda problemo, aŭ problemo kun ĝisdatigo de via operaciuma sistemo), estas plej bone diskuti ĝin sur la forumo unue, kaj aliaj povas helpi vin determini ĉu ĝi estas cimo aŭ ne.
Lerni pli