Vikivojaĝo:Nuna kunlaboraĵo
2014
[redakti]Por komenci ĉi tiun diskutejon : sur la ĉefpaĝo mi emas anstataŭigi vojaĝgvidlibron per simple gvidlibron. Laŭ ReVo gvidlibro signifas : Libro por gvidi vojaĝantojn. Kiu reagos? --Piet-c (talk) 13:28, 13 July 2013 (UTC)
- Mi estas entute pro 'gvidlibro'. Ĉi tio estas vojaĝa projekto, do aliaj tipoj de gvidlibroj (se ili entute ekzistas) ne estu ĉi tie. --Comp1089 (talk) 13:30, 13 July 2013 (UTC)
Saluton, Comp1089
Dankegon pro via tre rapida respondo. Mi proponas atendi eventualajn aliajn reagojn ankoraŭ dum unu semajno, kaj tiam decidi kiel agi.--Piet-c (talk) 09:26, 14 July 2013 (UTC)
Ne estas aliaj reagoj, do mi simpligos la subtitolon sur la ĉefpaĝo.
Cetere mi intencas difini novan ĉi-monatan kunlaboraĵon anstataŭ Vaŝingtono: nome Pollando kun Esperanto-urbo Bjalistoko. Kion vi pensas pri tio?--Piet-c (talk) 09:26, 25 July 2013 (UTC)
- Bonan vesperon al vi! Al mi tre plaĉas ke aliuloj finfine intereson akiras pri tiu ĉi projekto. :)
- Ankaŭ mi konsentas pri la subtitola ŝanĝo al 'gvidlibro'. Bonvolu ne timi aperigi novan kunlaboraĵon: mi tien starigis Vaŝingtonon nur ĉar mi ne povis tuj elpensi alian lokon. Bjalistoko estus tre taŭga. Tempodivalse 02:10, 28 July 2013 (UTC)
Ni komencu la Kunlaborejon
[redakti]Por komenci ĉi tiun diskutejon pri kunlabori enkadre de Vikivojaĝo:
Mi faris novan ĉi-monatan kunlaboraĵon anstataŭ Vaŝingtono: nome Pollando en Mezeŭropo. Mi pensas ke povus esti praktike labori en februaro-marto de 2014 pri Mezeŭropo, Pollando kaj Germanio. Ĉi tiuj elektoj rilatas ĉefe al la superrigardo de okazoj. --Piet-c (talk) 13:08, 10 February 2014 (UTC)
La kunlaboraĵo en aprilo-majo de 2014
[redakti]Eble, en aprilo-majo de 2014, la kunlabortemo povus esti Brazilo, Argentino en Sudameriko. Ĉi tiu propono rilatas ĉefe al la superrigardo de okazoj. --Piet-c (talk) 16:31, 10 February 2014 (UTC)
La kunlaboraĵo en septembro-decembro de 2014
[redakti]Okazis tre bonan laboron pri Pollando, nome pri Krakovo.
Intertempe ankaŭ la ŝablondokumentado ege pliboniĝis.
Eble oni povos daŭrigi la disvolviĝon de Vikivojaĝo jene :
- Ankoraŭ plibonigi la kvaliton de la ŝablondokumentado.
- Plibonigi la kvaliton de ĉio, kio estis realigita ĝis nun. Ekz. plibonigi ĝermojn kaj aldoni ligilojn al Vikipedio.
- Labori pri Sudameriko kaj Centr-Ameriko inkluzive de la Karibaj Landoj. Speciala atento al la lando Brazilo kaj ties ĉefurbo Braziljo.
Kunlaboraĵo Februaro-Aŭgusto 2016
[redakti]Mi ĵus ŝanĝis kunlaboraĵon al Mezeŭropo ĉar en tiu regiono okazos IJK 2016 kaj UK 2016. Krome, pri tiu ĉi regiono nuntempe okazas plej granda komuna laborado. --KuboF (talk) 21:45, 27 February 2016 (UTC)
Kunlaboraĵo por Majo 2019
[redakti]Mi ĵus ŝanĝis la kunlaboraĵon por Majo 2019 al Mezeŭropo, Orienta Eŭropo, Balkana duoninsulo kaj Kaŭkazo pro la nuntempa konkurso VikiPrintempo COE 2019. --KuboF Hromoslav (talk) 19:27, 5 May 2019 (UTC)
Kunlaboraĵo por Majo 2020
[redakti]Mi ŝanĝis la kunlaboraĵon al Afriko pro Afrika monato 2020. --KuboF Hromoslav (talk) 20:50, 1 May 2020 (UTC)