Transmaraj kolektivumoj (Francio)
La transmaraj kolektivumoj (franclingve Collectivités d'outre-mer aŭ COM) estas administraj subdividoj de la Franca Respubliko. Tiuj teritorioj, lokitaj tra la tuta mondo, havas statutojn kiuj estas pli aŭtonomaj ol la norma reĝimo de la transmaraj departementoj kaj regionoj (DOM/ROM).
La transmaraj kolektivumoj konformiĝas al la 74-a artikolo de la konstitucio de 1958, male de la DOM/ROM, kiuj konformiĝas al la 73-a artikolo.
Resume, ĉiu kolektivumo rajtas adapti naciajn regulojn al la lokaj kondiĉoj. Ekde la konstitucia revizio de la 28-a de marto 2003, ekzistas kvar (nur tri post la departementiĝo de Majoto la 31-an de marto 2011) transmaraj kolektivumoj, ĉiuj havante specialajn regulojn:
- Sankta-Piero kaj Mikelono, apud Kanado, fakte havas juran reĝimon proksiman al norma franca departemento, ekzemple kun Ĝenerala Konsilio.
- Franca Polinezio havas tre aŭtonoman statuton: la pacifika arkipelago ekzemple disponas oficon de « Prezidento de la Franca Polinezio ». Ĝi estas plie la sola transmara kolektivumo kiu obtenis la kromnomon « Transmara lando » (Pays d'outre-mer).
- Valiso kaj Futuno havas ankaŭ tre specialan statuton. Ĝi estas la sola parto de la franca teritorio kiu estas ne subdividita laŭ komunumoj.
- Saint-Barthélemy kaj
- Saint-Martin en Karibio nur ekde februaro 2007 estas memstaraj transmaraj kolektivumoj.
Nov-Kaledonio ne estas aŭtentika transmara kolektivumo. Ĝi konstituas tute apartan kategorion kaj konformiĝas al specialaj artikoloj en la franca konstitucio (la 13-a ĉapitro): ekde la interkonsento de Noumeo (1998), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel loka civitaneco aŭ lokaj leĝoj. Referendumo pri la estonto de la insulo okazos normale ĉirkaŭ 2018.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la superrigardan artikolon pri ĉiuj transmaraj teritorioj de Francio.