| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Transdanubio | |
Loĝantaro | 132 034 | |
Alto | 108 m |
Győr estas historia urbego kaj signifa turista celloko en nordokcidenta Transdanubio en Hungario. La urbego estas regiona kaj departementa ĉefurbo, centroj de industrio, komerco, trafiko, kulturo, eduko kaj sporto.
Kompreni
redaktiGyőr estas konata kiel urbo de akvoj, ja sur la Danubobranĉon enfluas aliaj pli malgrandaj riveroj. Montoj, montetoj ne ekzistas, nur ebenaĵo. Pannonhalma troviĝas 17, Mosonmagyaróvár 34, Budapeŝto 107, Vieno 111 kilometrojn.
Historio
redaktiDum la Romia Imperio estis tie grava urbo Arrabona. La alvenintaj hungaroj rekonis la strategian situon kaj la loko estis centro kun fortikaĵo, ankaŭ diocezo estis fondita. La turkoj havis ĝin nur 12 jarojn, praktike restis nenio el la mallonga turka periodo. Győr senhalte evoluis, nur bombardado en la 2-a mondmilito faris damaĝojn.
Klimato
redaktiGyőr troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel Hungario, sed kiel en la okcidenta parto, pli ofte pluvas.
Eniri
redaktiGyőr estas bone alirebla voje kaj trajne, iomete ŝipe, eble aere.
Eniri avie
redaktiLa plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Budapeŝto, Vieno kaj Bratislavo. Győr havas enlandan flughavenon.
Eniri trajne
redaktiGyőr situas laŭ fervoja linio Budapeŝto-Vieno, sed estas kontakto ankaŭ kun Bratislavo. Estas linioj ankaŭ al Sopron, Veszprém kaj Celldömölk.
Eniri voje
redaktiĈe Győr preteriras aŭtovojo inter Budapeŝto kaj Vieno. Ĉe Győr - kiel araneoreto - disbranĉiĝas aliaj vojoj al Transdanubio.
Eniri ŝipe
redaktiSur branĉo de Danubo ekskursoŝipoj trafikas kaj la urbego havas eksteran havenon laŭ la Danubo por akcepti varojn.
Publika transporto
redaktiEn Győr multe da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La urbo estas granda, ne sufiĉas iri perpiede.
Transportiĝi aŭte
redaktiGyőr havas urban vojreton por aŭtoj. Oni ofte uzas biciklojn.
Vidi
redaktiPro la katolika diocezo la katolikaj kirkoj oftas:
- Baziliko-katedralo de Győr
- Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Győr)
- Preĝejo de Ignaco Lojola (Győr) (benediktana)
- Preĝejo de Sankta Kamilo (Győr) (kamilana)
- Kirko Bruna Skapulario (Győr) (karmelana)
- Preĝejo Sankta Anna (Győr) (emeriteja)
- Preĝejo Sankta Triunuo (Győr) (emeriteja)
- Preĝejo Sankta Nikolao (Győr) (Grek-katolika)
Aliaj preĝejoj
redaktiAliaj vidindaĵoj
redaktiFari
redaktiAĉeti
redaktiĈiuj necesaj vendejoj troviĝas en Győr.
Vendejaroj
redakti- Árkád üzletközpont, Budai út 1.
- Duna Center bevásárlópark, Csipkegyári út 11.
- ETO Park üzletközpont, Ipar utca 1.
- Family Center bevásárlópark, Malomszéki út.
- Győr Plaza bevásárlóközpont, Vasvári Pál utca 1/a.
- Tesco hipermarket, Királyszék út 33.
- Aldi diszkontáruház, Fehérvári út 5/A.
- Penny Market diszkontáruház, Szauter Ferenc utca
Manĝi
redakti- Aranyhal étterem, Ménfõi út 83-85
- Borostyán Vendéglő, Szövetség utca 22
- Fehér Ló vendéglő, Fehérvári utca 103
- Kakas étterem, Szent Imre u. 105
- Kékgolyó étterem, Lehár Ferenc út 47
- Kristály étterem, Bartók Béla utca 9
- Marcal étterem, Déry Tibor utca 11/a
- Nádor vendéglő, Corvin utca 36-38
- Rábaparti Étterem, Zechmeister utca 15
- Zöld Elefánt Étterem, Lajta út 15
- Zöldfa Étterem, Hunyadi utca 2
Trinki
redaktiSame, kiel manĝi.
Loĝi
redaktiEstas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
redakti- Tópart Camping Győr
Hosteloj
redakti- Lima Hostel Győr
- Belvárosi Hostel Győr
Hoteloj
redakti- Barokk Hotel Promenád
- UR Duett
- Teátrum Boutique Hotel
- Hotel Weldi
- Hotel Capitulum
- Hotel Klastrom
- Golden Ball Club Wellness Hotel & Spa
- ETO Park Hotel Business & Stadium
- Corvin Hotel
- Hotel Baross
Sekureco
redakti- Győr konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiKonsulejoj
redakti- Aŭstrio - honora konsulo: 9024 Győr, Szérüskert u. 2-10.
Viziti plu
redakti- viziti Lébény kun malnova preĝejo.
- viziti urbojn Pannonhalma kaj Mosonmagyaróvár